2090570.jpg


SEP FRATOJ

Aleksis Kivi

 

En lernejo mi jam tralegis jenan libron, unue eldonitan en 1870. Ĝi estas unu el la plej fruaj romanoj en la finna lingvo.  Ĝi rakontas pri la vivo de sep fratoj, kiuj loĝas en kamparo. En la komenco ili estas junaj, ilia patro mortas, iom poste la patrino. Ili ne emas lerni kaj vivi en la socio, sed kelkajn jarojn restadas  en arbaro, Impivaara, kien ili konstruas por si novan loĝejon. Post multaj travivaĵoj ili revenas en la vilaĝon kaj fariĝas taŭgaj viroj, edziĝas (krom unu) kaj akiras prestiĝajn postenojn. La individuan evoluon de ĉiu frato oni tre majstre priskribas. La tradukon faris Ilmari Ekström, sed la tekston finfine poluris la Granda Viro de la finna esperantistaro, Vilho Setälä. Eĉ post deko da tralegoj mi daŭre trovas ion novan kaj ĝuindan por mi. Rekomendinda legaĵo.